< hejmo | gurzil.com | ligiloj | retpoŝto >

Fri Sep 14 19:08:06 UTC 2007

As if it was not clear, this blog is pretty stale. At this point I will be retiring this blog soon, but will leave these pages up until I come up with something to replace it. Perhaps an oldschool HOMEPAGE with CONTENT. In the interim you can ping me on LJ, or follow some of those awesome links at the top of the page.

Se ne claras, ĉi tio blogo malredaktemas. Tuj, mi haltigas ĉi tiujn paĝojn ĝis mi kreos aliaĵon por anstataŭigi ĝin. Eble malnovskola HEJMPAĜO kun ENHAVAĴOJ. Ĝis tiam, vi povas kontakti min per LJ, aŭ uzu la mirindegajn ligilojn je la supro de la paĝo.



(Comments under spam attack, back after some despamification.)

Wed Nov 1 16:37:19 UTC 2006

Ŝajne, mi deziras skribi romanon per la reguloj de NaNoWriMo. Kial? Certe, ĉar mi devas fari multajn aliajn aferojn ĉi monato. Ĉar mi kutime mordas pli ol mi povas maĉi. Kaj, eble, ĉar mi ĉiam deziris skribi sciencfikcion. Bedaŭre, mi planos uzi la anglan.

Do, ni vidu se mi eĉ komencos.



(Comments under spam attack, back after some despamification.)

Tue Oct 3 16:03:21 UTC 2006

Mi ricevis ĝin antaŭ 3 semajnoj, do me devus enskribi pri ***MIA NOVA BASO***.

La NS Design CR4M (antaŭ mia duona stako). Mi ne diros la (longa) rakonto de ricevi functianton en miaj manoj. Mi havas ĝin nun, kaj tio sufiĉos.

Por iu kiu scias malmultue, pri la baso.. Ĝi estas elektra rekta baso (ERB?) desegnata de Ned Steinberger, la samulo kiu desegnis la senkapajn Steinberger-ojn basojn kaj gitarojn. The fadena/fingrotabulo formo samas al la duoblabaso (41.5" longeco), sed ne estas kalkano sur la kolo, kaj, ne korpo.

(detaloj ktp.)

Estas tri apartaj sonsenciloj, fakte. Unue estas la magnetaj. Ili sonas sufice simile al la elektra bas(gitar)o. Ankaŭ estas du malsimilaj piezaj en la ponto, aro por ludi fingre, kaj unu por ludi arĉe. En la mp3, la baslineo estas la magnetaj, la melodio estas la pieza, kaj la arĉa estas, do, la arĉa. Kaj jes, ho jes estas dispretendo pri la bendo. Mi ĵus faris ĝin ĉi mateno, kaj deziris surbendi ion ajn. Mi penas atingi instruado por mia arĉludado, ĉar ĝi estas la plej malfacile memorata parto de mia kapableco de ludi duoblabason.

mp3, 3 voĉoj (vi eble konas la kanton)

Se vi sentas ke mi estas eĉ pli maleksterulo, ĉi tio estas la kialo.



(Comments under spam attack, back after some despamification.)

Tue Jul 25 04:14:19 UTC 2006

Iom da muziknovaĵoj...

Per la donacemo de gfire mi vizitis NAMM Summer Session antaŭlasta semajnfino. La plej ĝuebla fojo estis kiam mi ludis la elektrajn duoblabasojn de Zeta kaj NS Design. Mi pli ŝatas la NS ol la Zeta, sed ŝajnas ke mi ĉiam deziris la NS Design basojn. Ili tre simplas, fortas, kaj belas. La sono tre bonas fingre aŭ arĉe. Nu, kun la prezojn mi trovis dum la lastaj tagoj, mi vere eble vere.. eble.. aĉetos ĝin. (: Eĉ la kara edzino opinias ke ĝi estus bona aĉetaĵo. Mi dezirus uzi ĝin kun ĵaza muzikgrupo unue, por revarmigi mian ludkapablecon. Do post iom da tempo krei novan muzikgrupon. Mi cerbumu..

Misha vizitis la lasta semajnfino por rekunigo de TV People. Ni ludis nian malnovajn kantojn kaj kreis novan. Jimmy svenis post ses bieroj (kaj plentago da laboro). Dum la aliaj tagoj ni ĉefe fumis, trinkis, kaj parolis, ĉiam tro malfrue en la nokton. Tre amuzis.

Kiam mi estis pli juna kaj ludis kun metalmuzikgrupo, mi ofte vizitis lombardobutikoj por spekti la (elektrajn) gitarojn, basojn, kaj plilaŭtiloj, ktp. Unu el la tre dezirindaj gitaroj mi vidis estis la Fender Performer. Tiam, ĝi multkostegis por picokuiristo. Ĝi eble tro multkostas nun por mia dua (tria?) gitaro, sed mi gardos la kutimaj lokoj.



(Comments under spam attack, back after some despamification.)

Thu Jun 22 02:20:15 UTC 2006

Mi neniam deziras manĝi maizon denove. Do, almenaŭ nesenherbomortigenzan maizon. Kiaj stultaj firmoj. Mi ĉefe celas manĝi senherbomortigenzajn legumojn, sed ofte la prezo tro grandas, kaj mi aĉetas la kutimajn. Ju pli da tiaj novaĵoj, des pli mi volos elspezi pli da monon.



(Comments under spam attack, back after some despamification.)

| sekve
< hejmo | gurzil.com | ligiloj | retpoŝto >